Sfekomirmenoj

Zigrasimecia tonsora.

Sfekomirmenoj, Sphecomyrminae, estas formortinta subfamilio de formikoj de la familio de Formikedoj konata el serio de fosilioj el Kretaceo trovitaj en Nordameriko, Eŭropo kaj Azio. Sfekomirmenoj enhavas ok genrojn, dividitaj en du triboj nome Sphecomyrmini kaj Zigrasimeciini. La tribo Sphecomyrmini enhavas la ses genrojn Armania, Cretomyrma, Gerontoformica, Orapia, Pseudarmania kaj Sphecomyrma; dum Zigrasimeciini enhavas la du genrojn Boltonimecia kaj Zigrasimecia. Nombraj taksonoj estis forigitaj el la subfamilio kaj metitaj en aliaj subfamilioj aŭ estas nune traktataj kiel incertae sedis en Formikedoj.

Sfekomirmenoj estas la plej baza el la subfamilioj de Formikedoj, sed ne estis inkludita en kelkaj filogenetikaj studoj de la familio. Simpleziomorfaj trajtoj de la subfamilio estas la strukturo de la antenoj, kiuj havas mallongan bazan segmenton kaj flekseblan grupon de segmentoj sub la antenpinto. La peciolo estas malalta kaj rondoforma, kun nelimigita gastro kaj la esto de metapleŭra glando. Tiu ĉi subfamilio estas karakterizara per tri ĉefaj sinapomorfaj karakteroj, nome mallonga pedicelo, dua flagela segmento kiu estas duoble longa de la aliaj anteneroj, kaj la perdo de la apeksa pinto de la vejnoj en la flugiloj de la plenkreskaj maskloj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search